Minuto en Esperanto

15 Episodes
Subscribe

By: Bonapineo

[EO] Minuto en Esperanto. Aktualaĵoj, politiko kaj la mondo el la vidpunkto de persono, kiu lernas la internacian lingvon. [ES] Minuto en Esperanto. La actualidad, la política y el mundo desde la mirada de una persona que está aprendiendo la lengua internacional.

✂️ Turn this podcast into clips
15. Tri eblojn
#15
Yesterday at 9:11 AM

Este es el episodio 15 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 21 de septiembre de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Saluton geamikoj, Septembro venis kaj mi ankoraŭ ne decidis, ĉu mi aliĝos al esperanta asocio aŭ ĉu ne. Se mi aliĝas, al kiu? Teritorie, mi havas tri eblojn: La Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, la plej proksima al mi kaj la plej malgranda. La Hispana Esperanta Federacio estas la plej logika kaj prudenta decido. Ĝi ankaŭ estas la plej granda, grava kaj aktiva. Fine estas la Universala Esperanta Asocio. Mi multe ŝatas la id...


14. Esperanto en iPhone
#14
09/15/2026

Este es el episodio 14 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 15 de septiembre de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Esperanto alvenas al la iPhone! Post la aldono de iOS 27 Ni povas uzi la iPhone-on en la internacia lingvo kaj aldoni Esperanton al la klavaro por skribi niajn tekstojn ktp. Mi jam iomete uzas ĝin kaj... Ĝi bezonas kelkajn plibonigojn. Sed tio estas bona novaĵo por Esperantujo! Ĉu ne?


13. Preskaŭ 30.000 spektoj!
#13
09/14/2026

Este es el episodio 13 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 14 de septiembre de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Saluton, geamikoj! TikTok estas kurioza socia reto. Mia lasta filmeto pri "kiel oni diras..." havas ĝis nun preskaŭ tridek mil spektojn, preskaŭ ses cent ŝatojn kaj pli ol tridek komentojn. La filmeto estas pri kiel oni diras la vorton "Forko" en Esperanto kaj ĝian tradukon en la hispana, la kataluna, la galega kaj la eŭska. Mi ankaŭ havas filmeton de ĉi tiu serio, komparantan vorton en Esperanto kun aliaj konstruitaj lingvoj...


12. 100 sekvantoj ĉe TikTok
#12
08/30/2026

Este es el episodio 12 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 30 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Vendredon mi atingis cent sekvantojn en la nova etapo de la TikTok-kanalo. Malpli ol unu monato post la rekomenco. Mi estas kontenta pri la reveno, kvankam ĝis nun mi plejparte nur republikigis malnovan enhavon kun kelkaj etaj korektoj kaj aktualigoj, kaj la epizodojn de la podkasto. Cetere, unu el la lastaj filmetoj jam superas dek naŭ mil spektojn, kaj preskaŭ tricent ŝatojn. Do, mi daŭrigos eksperimenti. Eblas, ke la evoluo de la...


11. Al kio mi aliĝas? - SATeH
#11
08/26/2026

Este es el episodio 11 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 26 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Al kio mi aliĝas? — SAT en Hispanio Post la antaŭa epizodo pri SAT, hodiaŭ ni parolu pri SAT en Hispanio. Se SAT estas la internacia asocio, SAT en Hispanio estas ĝia sekcio en Hispanio. Ĝi estas grupo celanta la agadon per kaj por Esperanto en la progresemaj kaj maldekstrularaj medioj en hispanlingvio. Mi mem havis kelkajn demandojn pri kiel SAT en Hispanio funkcias. Do mi sendis retmesaĝon por demandi...


10. Al kio mi aliĝas? - SAT
#10
08/20/2026

Este es el episodio 10 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 20 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Mi komencas ĉi tiun serion per SAT, aŭ Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi estas organizaĵo de laboristaj esperantistoj, kiu uzas Esperanton por internacia kunlaboro kaj por promocii la celoj de la laborista movado. SAT kunigas homojn el diversaj maldekstraj tendencoj. Ĝi estas sennacieca: la membroj aliĝas rekte, sen landaj asocioj, kaj la nacieco ne gravas. Kvankam SAT ne estas partio, en ĝi ekzistas frakcioj, kiel komunistoj, socialistoj aŭ liberecanoj, kiuj kunlaboras p...


9. Kiel mi rekomencas en TikTok
#9
08/18/2026

Este es el episodio 9 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 18 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Saluton geamikoj! Antaŭ kelkaj tagoj mi komentis ĉi tie, ke mi revenis al TikTok. Mi jam havas mian novan konton kaj nun mi devas uzi ĝin. Do, mi decidis fari la jenon: Unu: mi alŝutas la epizodojn de Minuto en Esperanto, ĉar mi havas la tekston kaj la bildon de la podkasto kaj mi nur devas aldoni subtitolojn aŭtomate per CapCut. Estas rapida tasko. Du: mi forigis mian malnovan konton...


8. Al kio mi aliĝas?
#8
08/14/2026

Este es el episodio 8 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 14 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Saluton geamikoj! Hodiaŭ mi komencas novan serion. Mi longe pensis pri aliĝo al iu Esperanto-asocio, kaj decidis paroli pri tio ĉi tie. Nu, mi lernas Esperanton ekde 2022, kun altoj kaj malaltoj — foje kun granda entuziasmo, foje kun longaj paŭzoj, kiam mi apenaŭ havis tempon por ĝi. Mi pensas, ke membriĝo donus al mi pli da kialoj por havi ĉiutagan kontakton kun la lingvo kaj tiel plu progresi. Mi ankaŭ ŝatu...


7. Mi revenis al TikTok
#7
08/11/2026

Este es el episodio 7 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 11 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Saluton, geamikoj, el Nijar, Almerio! Ĉu vi konas Ksenik? Ŝi estas enhavokreanto en Esperanto, kaj ŝi ĵus atingis kvincent abonantojn en YouTube. Kaj tio rememorigis min pri io. Mi ankaŭ havis propran kanalon, sed en TikTok. Mi kreis ĝin en 2025, kaj post iom da tempo mi havis preskaŭ kvincent sekvantojn. Nu... poste mi faris ion tre stultan: mi forigis la konton. Feliĉe, mi konservis ĉiujn miajn filmetojn. Mi revenis al TikTok pe...


6. Pri Ceŭto (kaj 2)
#6
08/03/2026

Este es el episodio 6 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 3 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Ceŭto kaj Melilo estas ekstera limo de Eŭropo kaj tiuj landoj preferis uzi ĉi tiun krizon por puŝi siajn naciajn politikojn kontraŭ migrantoj, anstataŭ defendi Hispanion aŭ solidariĝi kun ĝi. Estas grava eraro. Ĉar ĉi tio ne estas hazarda operacio. Io tia ne povas okazi sen la implikiĝo de Maroko, sen la scio de Usono, kaj sen la subteno de Israelo. Pasintsemajne, la operacio estis direktita kontraŭ Hisp...


5. Pri Ceŭto (1)
#5
08/03/2026

Este es el episodio 5 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 3 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Saluton al ĉiuj! Hieraŭ mi komentis ĉe Mastodono pri la migrada krizo en Ceŭto. 
Komentistoj kaj aliaj influaj voĉoj el la internacia ekstrema dekstro postulas, ke Hispanio cedu Ceŭton kaj Melilon al Maroko. Mi parolas pri Usono, Israelo, kaj nun ankaŭ Francio. Tio ne estas stranga koincido. Mi pensas, ke tio estas enmiksiĝo. Temas pri grava operacio kontraŭ la hispana ŝtato, kontraŭ ĝiaj civitanoj kaj kontraŭ ĝia suvereneco. 
Min...


4. Mi ne kabeis!
#4
07/08/2026

Este es el episodio 4 del podcast Minuto en Esperanto de bonapineo, publicado el 8 de julio de 2026.

Saluton denove al ĉiuj! Ĉu mi kabeis? Ne! Sed mi malaperis dum longa tempo. Mi bedaŭras, la vivo havas tiajn aferojn :-) Nuntempe mi revenas al podkasto por daŭre praktiki Esperanton kun vi. Bedaŭrinde, mi havas malmulte da libera tempo, sed mi ne volas flankenlasi la internacian lingvon, kiun mi tiom ŝatas. Mi havas kelkajn temojn, pri kiuj mi volas paroli Kaj Mi daŭre lernas, do se mi eraras, diru al mi! Ĝis!


3. Ĉina Internacia Radio
#3
04/05/2026

Este es el episodio 3 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 5 de abril de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Estas la unua fojo, ke mi registras podkaston dum mi promenas. Hodiaŭ mi volas rakonti al vi pri Ĉina Internacia Radio, la internacia radio de la Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi elsendas en pluraj lingvoj, kaj ankaŭ havas Esperanto-version jam de la sesdekaj jaroj. Mi tre ŝatas, ke ankoraŭ ekzistas tiaj projektoj, kiuj kreas enhavon en Esperanto kaj subtenas internacian komunikadon. Ĉu vi jam konis ĝin? Mi lasas la ligilon en la priskribo...


2. Kio estas Prestocast?
#2
03/31/2026

Este es el episodio 2 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 31 de marzo de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Kio estas PrestoCast? Ĝi estas platformo, kiu konvertas viajn voĉajn notojn en podkastajn epizodojn. Vi simple sendas sonmesaĝon per Telegram, WhatsApp aŭ la retejo, kaj ĝi aŭtomate fariĝas epizodo kun propra Retej-Stata Sciigo-fluo. PrestoCast estas tute senpaga, do vi povas krei vian podkaston kaj publikigi epizodojn sen kosto. Ĉiu epizodo povas daŭri ĝis sesdek sekundoj. Kaj oni povas aŭskulti En iu ajn podkasta aplikaĵo, kiel Apple P...


1. Saluton!
#1
03/31/2026

Este es el episodio 1 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 31 de marzo de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace.

Saluton al ĉiuj, mi estas Bonapineo, andaluzo kiu lernas Esperanton, kaj ĉi tio estas mia unua podkasto en Prestocast. Mi certas, ke ĉi tiu estas la unua podkasto en Esperanto en ĉi tiu platformo, kiun mi konis danke al Emilcar, kaj ĝi ŝajnis al mi tre bona ideo: tre bona ilo por motivi homon kiel mi, kiu ŝatas Esperanton, sed ankoraŭ bezonas pliboniĝi kaj lerni pli. Pro tio, mi esperas ke ĉi tiu...