Pola Retradio en Esperanto

27 Episodes
Subscribe

By: Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

✂️ Turn this podcast into clips
E_elsendo el la 05.11.2026
Yesterday at 5:22 PM

En la 1510-a E_elsendo el la 05.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.11, ankaŭ kun la E-historio, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la plej nova pola Historia Monumento, kiu fariĝis la Centra Tombejo en Szczecin kaj pri la okazonta en Varsovio venontsemajnfine 4-a Festivalo de la Azia Literaturo.
• Omaĝe al la forpasinta fine de oktobro plej maljuna pola esperantisto, Zbigniew Glajcar, ni memorigas nian interparolon kun li pri la komencoj de lia esperantistiĝo.
• Sekve Maciej Jaskot raportas pri sia partopreno en la nunjara Slovaka Esperantista Kongreso.
• En l...


E_elsendo el la 30.10.2026
10/30/2026

En la 1509-a E_elsendo el la 30.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni prezentas la 2-an parton de la intervjuo, kiun al nia redakcio donis Nicola Ruggiero, E-literaturisto, plurfoja gajninto en la Belartaj Konkursoj de UEA. Hodiaŭ ni referencas al lia verkado kaj krome  konsideras la demandon pri la literatura kreemo de E-parolantoj kaj la rolon de la Akademio Literatura de Esperanto.
• Hodiaŭ  ni elstarigas aparte la atributan al Jean-Marc Leclercq, vaste konata kiel jOmO, FAME-premion. La solenaĵo okazis la 24-an de oktobro en Aalen, Germanio. Krom gratuloj ni prezentas fragmente lian kanton „Nur gravas la amo” el li...


E_elsendo el la 25.10.2026
10/25/2026

En la 1508-a E_elsendo el la 25.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• La heroo de nia nunsemajna felietono estas Władysław Folkierski inĝeniero, kiu meritiĝis per siaj labroj, sed ankaŭ patriota engaĝiĝo ne nur por Pollando, sed ankaŭ Francio kaj unuavice Peruo.
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 25.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. I.a. pri la daŭranta en Vroclavo – ĝis la mezo de novembro – ekspozicio dediĉita al la plej fama pola primitivisto, Nikifor; pri oraĵista arto el la lignaj protestantaj preĝejoj en la regiono Silezio.
• En la E-komunuma segmento n...


E_elsendo el la 20.10.2026
10/20/2026

En la 1507-a E_elsendo el la 20.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Nicola Ruggiero, kiu en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA gajnis la unuan premion en la kategorio eseo. Ĝi estis dediĉita al Kálmán Kalocsay i.a. en la 50-a datreveno de lia morto. Antaŭ kelkaj tagoj  en la reto estis prezentita speciala retprelego de Nicola Ruggiero al ĝi dediĉita „Inter silento kaj atesto”; Post la interparolo ni citas la poeziaĵon de Kalocsay „Aŭtuna parko” el „Tra la ŝtormo”.
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post...


E_elsendo el la 15.10.2026
10/15/2026

En la 1506-a E_elsendo el la 15.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ en nia felietono pri dek ses lokoj ricevintaj la nomon „Mirlokoj de Pollando 2026” laŭ la plebiscito de la pola eldono de „National Geographic”, ni iom supraĵe informas pri la ok unuaj.
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 15.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la partopreno de poloj en la kultura vivo laŭ la Nacia Kulturcentro; pri la 17-a Internacia Violonista Konkurso en Poznano; pri la   senpage viziteblaj en novembro kvar reĝaj rezidejoj en Pollando.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova prezidanto de...


E_elsendo el la 10.10.2026
10/11/2026

En la 1505-a E_elsendo el la 10.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la polaj  patronoj  de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Odo Bujwid. Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn ni informas pri Pollando kiel la unia avanulo en la kukurboproduktado.
• Nia scienca temo traktas la temon de la urba brupoluado kaj ĝiaj sekvoj.
• Hodiaŭ Vinilkosmo oficiale eldonis la trian bitan albumet...


E_elsendo el la 10.10.2026
10/10/2026

En la 1505-a E_elsendo el la 10.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la pioniroj de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Oto Bujwid. Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn ni informas pri Pollando kiel la unia avanulo en la kukurboproduktado.
• Nia scienca temo traktas la temon de la urba brupoluado kaj ĝiaj sekvoj.
• Hodiaŭ Vinilkosmo oficiale eldonis la trian bitan albumeton e...


E_elsendo el la 05.10.2026
10/05/2026

En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la 19-jarcenta arta grupo nabistoj en la varsovia Muzeo de Łazienki-parko.
• Nia antaŭmikrofona gasto estas elstara afrika aktivulo el Togolando Adjévi ADJE, i.a. redaktoro de la platformo https://www.esperanto-afriko.org/. Kun li ni interparolis pri iuj problemoj...


E_elsendo el la 30.09.2026
09/30/2026

En la 1503-a E_elsendo el la 30.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• La hodiaŭa gasto de nia redakcio estas la rerenkontita dum la 111-a UK en Graz Stela Besenyei-Merger, dum la lastaj jaroj honorita per multaj premioj kaj distingoj. Ni do informiĝas pri tio, kio ŝanĝiĝis en ŝia esperantista vivo dum la lasta jaro kaj pri sukcesoj de la podkasto „Radikala Tenero”, kiun ŝi gvidas kun Carolin Weemeyer (https://radikalatenero.substack.com/). La akompana foto al la hodiaŭa programinformo el la fb-profilo de Stela prezentas ŝin en la akompano de amikoj dum la nunjara UK.


E_elsendo el la 25.09.2026
09/25/2026

En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio.
• Post elektitaj historiaj datoj ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri interesa ekspozicio pretigata en Varsovio lige kun la 800-a mortodatreveno de s-ta Francisko; pri restaŭro de la historia pavilono en la somera rezidejo Branicki-familio apud Bjalistoko; pri impona kolektista donaco de kelkdek horloĝoj por la muze...


E_elsendo el la 20.09.2026
09/21/2026

En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV.
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri prof. Deptuła el Pollando, nova eksperto de WHO; pri juna polo distingita per Young Courage Award de la Sveda Wallenberg-Akademio; pri Inglot-kosmetikaĵoj el Pollando.
...


E_elsendo el la 15.09.2026
09/15/2026

En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo - WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono lige kun la hodiaŭa jubilea E_elsendo el Varsovio. • Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo, pri la jubileanta Nacia Muzeo en Lub...


E_elsendo el la 10.09.2026
09/10/2026

En la 1499-a E_elsendo el la 10.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la lasta UK en Graz ni prezentas interparolon kun la nunjara premiito de G. Maertens-premio, Alex Miller el Usono. La interparolo estis registrita post la transpreno de la premio dum la ĵaŭda kongresprogramo. Lia foto kiel la gvidanto de la Nacia Vespero, de John Huang - kongresa fotisto, akompanas nian programinformon. Detalajn informojn pri la premiito enhavas la GK de UEA: uea.org/gk/1275a1. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj - ni informas pri Internacia Pritakso de Lernejaj Kapabloj-2025; pri la nova...


E_elsendo el la 05.09.2026
09/05/2026

En la 1498-a E_elsendo el la 05.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de IKUE, Marija Belošević, kun kiu ni interparolas pri la 77-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - IKUE. Ĝi okazis en Graz antaŭtage de la 111-a UK. • Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn pri la okazinta hodiaŭ Nacia Legado, al kiu aliĝis ankaŭ polaj kaj eksterlandaj esperantistoj; pri la kulturperdoj de Pollando dum la 2-a mondmilito kaj ĉi-rilata ekspozicio en la Eŭropa Parlamento; pri la proksimiĝanta al la fino en Varsovio ekspozicio pri Art...


E_elsendo el la 30.08.2026
08/31/2026

En la 1497-a E_elsendo el la 30.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En niaj hodiaŭaj sonscenoj pri la 111-a UK en Graz ni koncentriĝas pri la omaĝprogramero honore al la mortinta en novembro 2025 Roman Dobrzyński. En ĝi ni aŭdas fragmente la salutojn de lia filo Feliks, esprimitajn ankaŭ en la nomo de la fratino Ewa, al la kongresanoj en Graz; etan fragmenton de la filmo pri Roman Dobrzyński de Jerzy Dryja, varsovia esperantisto, mortinta rekte antaŭ la 111-a. Roman Dobrzyński rememore adiaŭas Ursula Grattapaglia el la brazila Bona Espero. Kelkajn memorbildojn pri Roman Dobrzyński div...


E_elsendo el la 25.08.2026
08/25/2026

En la 1496-a E_elsendo el la 25.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia elsendo daŭras la sondokumenta retrorigardo al la 111-a UK en Graz. Hodiaŭ ni ligas al la eventoj el la 6-a de aŭgusto, dum kiu i.a. estis du programeroj ligitaj kun la beletra vivo de la E-komunumo. Ĵus aperis la GK de UEA kun la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026. En nia elsendo tiujn rezultojn sondokumente prezentas la prezidanto de la BK-oj Miguel Fernández. La sondokumento aperas en la reredaktita formo por la bezonoj de la elsendo. Ĝi estas trovebla en la fb-a profilo de Amikoj...


E_elsendo el la 20.08.2026
08/20/2026

En la 1495-a E_elsendo el la 20.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la 111-a UK en Graz ni gastigas antaŭ nia mikrofono Amri Wandel, kun kiu ni interparolas pri taskoŝanĝoj en UEA-agado pri la scienco, pri la riĉa ĉi-rilata kongresa programo kaj ni informas pri distingitoj per la premioj Pirlot kaj Power. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj - ni informos pri planita por septembro renkontiĝo dediĉita al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo. Ni informas krome pri reveno al historia kutimo en Krakovo malfermi kaj fer...


E_elsendo el la 15.08.2026
08/16/2026

En la 1494-a E_elsendo el la 15.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas pliaj sonscenoj el la Solena Fermo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz. Ili rilatas al la raporto de la Katalin Kováts pri la dumkongresa laboro de KER-komisiono de UEA. Sekve la estraranoj – Gong Xiaofeng – Arko, So Jinsu kaj Zdravka Boytcheva prezentas la nunjarajn distingitojn per la Diplomo pro la Elstara Agado kaj per la Diplomo pro la Elstara Arta Agado. Tiu listo aperis postkongrese kiel la Gazetara Komuniko de UEA: uea.org/gk/1320a1. • Kiel ni informas en la elsendo...


E_elsendo el la 08.08.2026
08/08/2026

En la 1493-a E_elsendo el la 08.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas elektitajn sondokumentojn el la Solena Fermo. Aŭdiĝas en ĝi - laŭ la sinsekvo de la programo - la vortoj de la Ĝenerala Sekretario, Aleks Kadar. La rezolucion de la 111-a UK prezentas Manuela Ronco. Jérémie Sabiyumva prezentas la decidon pri la la nunjara atribuo de la Premio Onisaburo Deguchi, kiu iris al kubaj esperantistoj. Fine aŭdiĝas la ferma parolado de la UEA-prezidanto, Fernando Maia. • La foto akompananta la programinformon rilatas al la transdono...


E_elsendo el la 06.08.2026
08/07/2026

En la 1492-a E_elsendo el la 06.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de SAT-reprezentantoj Haesim PARK kaj Marcelo Redulez. Pri ŝanĝo de respondecoj pri la scienca laboro de UEA informas François Lo Jacomo dum Amri Wandel proksimigas kaj invitas al la bunta scienca programo de la 111-a UK en Graz. En nia raporto ni informas pri la riĉa turisma programo de la 111-a UK, inkluzive de la merkreda Ekskursa Ta...


E_elsendo el la 04.08.2026
08/05/2026

En la 1491-a E_elsendo el la 04.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia marda sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de reprezentanto de edukado.net kaj KER-ekzamenoj de UEA, Katalin Kováts kaj la salutmesaĝo de la vicprezidanto de Akademio de Esperanto, Brian Moon. Ni interparolas kun Adjévi Adjé por ekscii novaĵojn pri la E-movado en Afriko, la funkciado de afrika budo ĉe la 111-a UK kaj publika renkontiĝo kun kongresanoj. Ni mallonge enrigardis la nunjaran kunsidon de O...


E_elsendo el la 03.08.2026
08/04/2026

En la 1490-a E_elsendo el la 03.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutoj de TEJO, kiujn transdonis ĝia prezidantino, Ana Ribeiro. Temas krome pri la salutoj de ILEI, kiujn transdonis la vicprezidantino de la Ligo, Alessandra Madella. Lunde mi renkontiĝas kun i.a. Heather Heldzingen ĉe la giĉeto de la 112-a UK en Melburno. Ni informas pri tre sukcesa renkontiĝo de E-radioj kun reprezentantoj de la melburna 3ZZZ, kun redaktorino de E-elsendoj de Radio Vati...


E_elsendo el la 02.08.2026
08/03/2026

En la 1489-a E_elsendo el la 02.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas sondokumentojn el la unua parto de la Solena Inaŭguro. Bonvenigan saluton de la prezidanto de LKK, Ewald Schick. La mesaĝon de Margaret Zaleski-Zamenhof lige kun la kongreso kaj ĝia temo „Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. Tiun temon proksimigas la reĝisoro de la kongresa temo, Michael Boris Mandirola. Plia sonsceno rilatas al la omaĝo al mortintaj lastatempe esperantistoj. Ni informas pri novaj Honoraj Membroj de UEA. En la fino aŭdiĝas la Kongresa Paro...


E_elsendo el la 01.08.2026
08/01/2026

En la 1488-a E_elsendo el la 01.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas la 1-an sonraporton pri la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio. Antaŭ nia mikrofono gastas Eliza Kehlet el Danio, kiu kun multaj el ni matene viciĝis por transpreni la kongresdokumentojn. Jam enirinte la kongresejajn salonegojn ni renkontis nian redakcian kolegon, Maciej Jakot, kiu dum tiu ĉi kongreso rolas ankaŭ kiel la stabano de la Kongresa Fako. La sekve aŭdiĝinta intervjuo kun UEA-prezidanto i.a. rilatis al la okazinta hodiaŭ posttagmeze Komitata Forumo pri administrado. La bunta Movada Foiro ebligis rerenkonti reprezentant...


E_elsendo el la 31.07.2026
08/01/2026

En la 1487-a E_elsendo el la 31.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la dua kaj la lasta tago de la 1-a Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. En ĝi pri elektitaj programeroj ni interparolas kun iuj el la partoprenantinoj de la kongreso, kiuj interparoloj bone spegulas kelkajn facetojn de la kongreslaboroj. Temas pri tiaj programeroj, kiel la prelego kaj la sekva diskuto pri la prelego de Sean O’Riain „Virinoj en kelta Irlando” kaj la prelego de Mireille Grosjean „Esti virino”. Ruth Kevess-Cohen proksimigas la enhavon de sia prelego pri „Georgia O’Keeffe kaj Alma Thomas: du...


E_elsendo el la 30.07.2026
07/30/2026

En la 1486-a E_elsendo el la 30.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la inaŭguro de la Unua Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. Ĝi enhavas alparolojn, salutojn kaj bondezirojn okaze de ĉiu tiu evento kronologie de i.a. Mireille Grosjean, la konsilantino de la Komisiono, gvidinta la inaŭguron; de la prezidanto de UEA, Fernando Maia; de la vicprezidantino de la 111-a UK de UEA, Norina Schantl; de reprezentantino de E@I kaj de la Kongresa Fako de UEA, Dorota Rodzianko; de Gong Xiaofeng (Arko), UEA estrarano kaj membro de la Komisiono pri Virin...


E_elsendo el la 27.07.2026
07/27/2026

En la 1485-a E_elsendo el la 27.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas sonscenojn de redaktoro Maciej Jaskot el la semajnfina kongreso de polaj esperantistoj en Bielsko-Biała, en la suda Pollando. Liaj antaŭmikrofonaj gastoj estas So Jinsu kaj Ajvi el Koreio kaj Teresa Sibilak el la pola urbo Góra. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pola fraga sezono 2026 kaj pri la iniciato/konkurso de la Instituto Polonica serĉi spurojn de poloj kaj poleco dum la someraj vojaĝoj tra la mondo. • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la komenciĝinta...